EBG-Tagmeza « Babilemaj Poke Bovloj» ĉe « Hawaï Poké Bowl » (City 2).
12:00 - 14:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Bonvolu rezervi antaŭ la 6a de majo je la 14a horo

LokaAlia

La « Babilemaj manĝoj » el kvalitaj produktoj ĉe « Hawaï Poké Bowl » (City 2).

La nova versio de « Babilemaj Spagetoj »  ne plu okazos nur vespere en unu nura loko, sed estonte ankaŭ foje tagmeze (ĉar iuj personoj ne ŝatas veni en la urbon kiam malheliĝas) kaj kelkfoje vespere, kaj plie de nun en variaj lokoj.

Ĉifoje ĝi okazos tagmeze en la centro de Bruselo, mardon la 7an de majo 
je la 12:00
en « Hawaï Poké Bowl » (City 2).

Poké estas tradicia specialaĵo de havaja kuirarto, farita origine el marinitaj krudaj fiŝoj, tranĉitaj en kubetojn, spicitaj kaj servitaj kun garnaĵoj kiel antaŭ- aŭ ĉefplado. Ĝi ankaŭ estas disvastigita tra la mondo en la moderna formo de Poké Bowl.
Ĉe « Hawaï Poké Bowl », ili plivastigis la koncepton al viandoj, legomoj, fruktoj, rizoj, kvinoo, tofuoj ktp.  Vi mem elektas la elementojn kiujn vi deziras kaj la miksaĵo estas servita en mezgranda aŭ granda bovlo.
Tiu sistemo ankaŭ ebligas al vegetaranoj/veganoj elekti elementojn sen bestaj proteinoj kaj laste, sed ne balaste, la prezoj estas tre demokrataj (10,90 € - 15,90 €).

La manĝo en ĉi tiu estis taksita de nia prezidanto kiel tre bona.
Do, nepre aliĝu
 
« Hawaï Poké Bowl (City 2) » -
Rue Neuve 123 Nieuwestraat - 1000 Bruselo

Hawaî Poké Bowl.png 533 kB

Tramoj 3 aŭ 4 aŭ metrooj 2 aŭ 6, stacio Rogier.

Bonvolu rezervi via(j)n loko(j)n ĉe nikolao-ĉe-esperantobruselo.org
plej laste lundon la 6an de majo je la 14a horo
kvamkam mi ne certas ke eblas rezervi sed mi provos.

=================================================================
  • La ĉiusemajna porkomencanta kurso  informiĝu ĉe fransuaz@esperantobruselo.org
  • La paroligaj kunvenoj/prelegoj okazas ĉiumarde  (laŭ la lerneja kalendaro) 
    • ambaŭ je la 18a30, en la Kultura Centro De Pianofabriek
      rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo. 
EBG-Bruselo - Ukrainio.jpg 160 kB

Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe fransuaz@esperantobruselo.org
Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao aŭ prelego en salono Casablanca 2

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉