Kafumado kun la Notinghama Esperanto-Klubo
13:00 - 15:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Venu por esperantumi en la kafejo

Loka

Socia Sesio ĉe Nottingham Contemporary


Kunvenu por amuza okazo por praktiki vian Esperanton ĉe la kafejo Blend en la plej suba etaĝo de la artgalerio Nottingham Contemporary. Ne estos strukturita studado planata por ĉi tiu evento, nur spaco por socialumi en nia plej ŝatata internacia lingvo. Ni nur petas, ke vi verku kaj kunportu alineon en Esperanto pri iu ajn temo laŭ via elekto por diskonigi al la grupo.

La evento mem estos tute senpaga, sed bonvole subteni la kafejon dum nia uzado de la spaco per mendo de kafo, teo, kuko, aŭ io alia laŭprefere.

Esperantistoj de ĉiaj parolniveloj bonvenos. Konsciu, ke ni celas paroli kiel eble plej multe da Esperanto dum ĉi tiu evento, kaj ke ni organizas ankaŭ kunstudadajn sesiojn, kies instrua lingvo estas la angla.

januaro2020ppn.jpg 2,86 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉