🖥 Projekto Interkluboj-RJ #8
09:00 - 10:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
La ĉefa celo de la projekto Interkluboj-RJ estas instigi la interŝanĝon de ideoj kaj disponigi spacon al esperantistoj el diversaj regionoj por interkonatiĝi kaj praktiki Esperanton kune.

Loka


Muzika eldono de Interkluboj #8!

​La ĉi-monata eldono de la projekto interkluboj okazos en la 22-a de Julio (venonta sabato), je la 9-a matene. Ĝi estos speciala renkontiĝo per Zoom, kun la partopreno de BrazilMuzika Klubo! Tiu klubo estas gvidata de Flávio Fonseca, la organizanto de la fama retejo Brazila Kolekto. Dum tiu interklubo oni povos aŭdi klubanojn kiuj kantos muzikaĵojn el tiu mirinda muzik-kolekto! Do, ne maltrafu ĝin! Vi ankaŭ povas informiĝi pri la BrazilMuzika Klubo ĉe https://brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo.

La celo estas de la projekto Interkluboj estas  instigi la interŝanĝon de ideoj kaj provizi taŭgan spacon por ke esperantistoj el malsamaj regionoj interkonatiĝu kaj praktiku Esperanton kune. Por tio, ĉiueldone iu grupo aŭ klubo de Esperanto gastigas la projekton, kaj tiu akceptas la gastojn en virtuala aŭ hibrida kunveno.

Kvankam ĝi temas pri iniciato de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, esperantistoj el ĉiuj lokoj estas bonvenaj! La nuraj partopren-kondiĉoj estas ke partoprenonto estu malferma al interŝanĝo de ideoj kaj volu praktiki Esperanton!

Informservo
Interkluboj-RJ #8
Dato: 22-a de Julio 2023
Horo: 09:00 (UTC-3)
Ligilo: https://us02web.zoom.us/j/84613838611?pwd=eWtJblFaYUIxNmxKdm9uaUtibis3UT09
Kunvena identigilo: 846 1383 8611
Pasvorto: 362989

22.png 441 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.aerj.org.br/interkluboj
disvastigo.aerj(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto