🖥 Junuloj kaj Lingvoj
Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (21-a de Februaro), la komisiono pri Landa kaj Faka Agado de TEJO organizas kaj invitas vin al “Junuloj kaj Lingvoj” denove.

Internacia

La evento okazos la 24-an kaj 25-an de Februaro, por rekonfirmi nian sindevigon al la plifortigo de lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto.

Por ke la evento estu sukcesa, ni kompreneble kuraĝigas vin proponi programero(j)n: prezentu ion en via gepatra lingvo, instruu lingvon al la tuta mondo... vi decidu! Bonvolu plenigi ĉi tiun formularon por sciigi la organizantojn. 💬

La evento okazos en Discord, aliĝu jam nun al la servilo! 👾

PROGRAMO* (horoj aperas laŭ UTC)


Sabato, la 24-an de Februaro
  • 10:00 · 🎉 Malfermo
  • 10:30 · 🇫🇷 Legado de franca poezio
  • 15:00 · 🌐 Tutmondaj Voĉoj, buntaj rakontoj kaj translingva interkompreniĝo
  • 16:00 · 📚 La hispana lingvo por komencantoj
  • 17:00 · 🧩 Nia lingvo, nia ludo
  • 18:00 · 🇧🇷 Tri kulturoj, tri brazilaj legendoj
  • 21:30 · 🇦🇷 Argentinumu!
  • ... kaj dum la tago, aligatorejo, libera babilejo kaj gufujo! 🐊🦉

Dimanĉo, la 25-an de Februaro
  • 00:00 · 📚 Enkonduko al la tamila lingvo
  • 01:00 · 🎤 Kongo kaj paco
  • 02:00 · 📚 Enkonduko al la cebua lingvo
  • 05:30 · 📜 Proverboj kaj kulturo
  • 12:00 · 🇻🇳 Sistemo de vjetnamaj pronomoj
  • 13:00 · 📚 Ekkonu la minangan lingvon
  • 13:30 · 🇰🇷 Skribu vian nomon koree (Hangeul
  • 14:00 · 📚 Enkonduko al la serba lingvo
  • 15:00 · 📚 La rumana kaj arumana lingvoj, siaj similaĵoj kaj belecoj
  • 16:00 · 👋 La sŭahila: salutoj
  • 17:00 · 🐉 Legendoj de ses kontinentoj
  • 18:00 · 🎤 Kantoj popularaj en la hebrea
  • ... kaj ankaŭ: babilejo pri popola muziko, kaj babilejo pri literaturo! 🗣️

* Povas okazi lastmomentaj ŝanĝoj de la programo, pro lastminutaj aŭ spontaneaj programproponoj. Sekvu ilin rekte en Discord kaj abonu la Google-kalendaron por esti ĝisdatigita pri la programeroj de la evento! Alklaku la ligilojn por aldoni aŭ elŝuti ilin: Google-kalendaro | iCal-kalendaro.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉