🖥 Retoso 2023
Retoso estas momento por rete amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo.

Internacia

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 27-a kaj la 30-a de Oktobro. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj! Klaku ĉi tie por aliĝi! Se vi uzas Telegram, vi povas jam antaŭĝoji nian grupon ĉi tie.

Klaku ĉi tie por vidi la programtabulon (atentu, ke programeroj aŭ tempoj povas ŝanĝiĝi). Ankaŭ eblas aboni la Google-kalendaron por rekte sekvi la programerojn de la evento! Alklaku la ligilojn por aldoni aŭ elŝuti ilin: Google-kalendaro | iCal-kalendaro.

 💡 Atentu - ĉiuj horoj laŭ UTC! 💡

🎈 Unua tago - 27-an de Oktobro

12:30 – 13:30 Malfermo (Tyron Surmon)
14:00 – 14:45 Komuna Seminario en Vjetnamio (Hoan Tran Ĝojo)
15:00 – 15:45 Kahoot-kvizo tra EU-landoj (Viktoria Schmidbauer)
17:00 – 18:00 Intervjuoj: Paŝoj al Plena Posedo (Massimo Ripani)
18:00 – 19:00 Interhomaj biasoj en la konstruo de demandaroj (Vicente Manzano-Arrondo)
20:00 – 21:30 Sanga Horloĝturo (Felix Stokes)
21:30 – 23:00 Gufujo 1
21:30 – 23:00 Gufujo 2

🎈 Dua tago - 28-an de Oktobro

10:00 – 11:00 Babilado pri Esperantaj verkoj (Karina Oliveira)
11:00 – 12:00 Interkonado per gather.town 
12:00 – 12:45 Malferma horo kun Patronoj de TEJO (Patricio Agustín Iglesias)
12:00 – 12:30 KonjektKonekto (Wilson Foo Yu Kang)
12:30 – 13:15 Kahoot-kvizo pri Esperanto (Tyron Surmon)
15:00 – 15:45 Koncerto de Clarissa
16:00 – 17:00 Gufujo 1
16:00 – 17:00 Gufujo 2
18:00 – 18:45 Kluba vivo (Espoir Ngoma Kasati)
19:00 – 20:00 Afrika Konferenco (Espoir Ngoma Kasati)
21:30 – 23:00 Homlupo

🎈 Tria tago - 29-an de Oktobro

01:00 – 02:00 Brazindo
09:00 – 10:00 EkItalio! (Giovanni De Lucia)
10:00 – 10:45 Kontakto (Karina Oliveira)
11:00 – 12:00 Partoprenu! Kiel fortigi junulurajn movadojn? (Karlos' Peskera Alonso)
12:00 – 13:00 Kvizo pri Esperanto kaj aliaj subjektoj (Piyal Kanti)
16:00 – 16:45 Koncerto de Benĝi
17:00 – 17:45 Informsesio pri IJK 2024
18:00 – 18:45 Roskilde Festivalo – muziko, arto, aktivismo, libereco kaj Esperanto (Jacob Nordfalk & Wojtek Oreszczuk)
20:00 – 21:30 Homlupo

🎈 Kvara tago - 30-an de Oktobro

00:00 – 01:30 Amerika Gufujo
02:00 – 02:45 Instruista Kafpauzo (Espoir Ngoma Kasati)
19:00 – 20:00 Kune kaj Eŭropen: junaj esperantistoj ĉe la Eŭropa Parlamento (Valentin Ceretto Bergerat)
20:00 – 21:30 Gufujo 1
20:00 – 21:30 Gufujo 2
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

retoso2023.tejo.org
retoso.tejo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto