SEMEO, la semajno de Esperanto
Ĉiujare, en marto, la plej granda esperanta festivalo de Okcitanujo okazas en Tuluzo

InternaciaLoka

Dum dek tagoj, Tuluzo iĝas loko por internaciaj renkontiĝoj, esperantaj koncertoj, diverstipaj atelieroj, debatoj, lingvokafejoj, kie oni povas malkovri Esperanton, ĝian kulturon kaj la Esperanto-movadon, en ties plena riĉeco kaj diverseco.

SEMEO 2024 eo.jpg 172 kB

En 2024 la programo de SEMEO entenos la sekvajn programerojn  de la 10a ĝis la 20a de marto

10 : bicikla ekskurso laŭlonge de la rivereto Touch
11 : lud-posttagmezo kaj -vespero eņ la Festsalono la Fourguette  kvizo, vikipedia ateliero, teatra prezento : la Ŝaknovelo laŭ Stefan Zweig
12 : lingvokafejo en Kaktuso
13 14 : ekde la 12a 30 Universitato Jean Jaurès ekspoziciostando kaj ludo Vortoj
15 : vizito de Tuluzo ĉiĉeronita de JoMo ekde la 10a
16 - 17 : lingvostaĝo en Aruto ( aliĝu ! )
18 : radioelsendo je 20a horo
20 : koncerto de Zhou Mack en la platŝipo Didascalie   kaj  kvizo pri lingvoj de Eŭropo 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

toulouse.occeo.net/eo/semeo-2024-...
toulouse(ĉe)occeo.net

Interesiĝintoj

Administranto