🖥 EASP-prelegoj: "La fripongalerio de Kinkas Borba" > Francisco Stefano Wechsler
16:00 - 17:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
La verko Kinkas Borba estas unu el la tri plej elstaraj romanoj de Machado de Assis. En ĝi la aŭtoro filozofie kaj pesimisme bildigas envion, monavidon kaj perfidon, prezentante vastan galerion de friponoj kaj kaĵolantoj.

InternaciaLokaAlia

PRELEGO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
INTERVJUA ARENO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
VINJETO: ne estos ĉifoje

Strukturo de la evento: 30 minuta prelego kaj tuj poste, en la sama bitĉambro, oni povos fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro estos disvastigita de Anna Lobo (vidu ŝian retadreson malsupre). AVERTO: Ambaŭ eventoj, kaj prelego kaj intervjua areno, estos REGISTRITAJ kaj AFIŜITAJ ĉe JUTUBO

Prelego:
# PRELEGANTO: "Francisco Stefano Wechsler ", el Kampino, Brazilo;
# TEMO: "La fripongalerio de Kinkas Borba"
# Pri la PRELEGANTO:
* Agronomo, majstro pri bredado de laktobovoj;
* Doktoro pri nutrado de remaĉuloj;
* Emerita profesoro pri bredado de viandbovoj;
* Movada aktivulo, kun 58-jara sperto;
* Tradukanto;
* Preleganto pri movadaj kaj ekstermovadaj temoj.

# RESUMO de la PRELEGO:
La verko Kinkas Borba estas unu el la tri plej elstaraj romanoj de Machado de Assis. En ĝi la aŭtoro filozofie kaj pesimisme bildigas envion, monavidon kaj perfidon, prezentante vastan galerion de friponoj kaj kaĵolantoj.

 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉