🖥 EASP-prelegoj: "La urdua: Lingvo kaj kulturo" > Giri RAO
15:00 - 16:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
La prelego tuŝos diversajn aspektojn de la fenomeno urdua lingvo.

InternaciaLokaAlia

PRELEGO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
INTERVJUA ARENO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
VINJETO: ne estos ĉifoje

Strukturo de la evento: 30-50 minuta prelego kaj tuj poste, en la sama bitĉambro, oni povos fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro estos disvastigita de Anna Lobo (vidu ŝian retadreson malsupre). AVERTO: Ambaŭ eventoj, kaj prelego kaj intervjua areno, estos REGISTRITAJ kaj AFIŜITAJ ĉe JUTUBO en "https://www.youtube.com/@Vivagazeto"

Prelego:
# PRELEGANTO: "Giri RAO" (A. Giridhar Rao ), el Bengaluro, Barato;
# TEMO: "La urdua: Lingvo kaj kulturo"
# Pri la PRELEGANTO: 
⮚     Esperantistiĝis en 1994;
⮚     Parolas gepatranivele krom la angla, la hindustanan (la hindian + la urduan – pri kiuj li parolos). Tiu estas lingvo hindeŭropa. Ankaŭ scipovas la teluguan, kaj komprenetas la tamilan kaj kannadan – ĉiuj el kiuj estas de la dravida lingvofamilio ;
⮚     Membro de la Akademio de Esperanto;
⮚     Profesoras en la Fakultato de Edukado en Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato; 

# RESUMO de la PRELEGO: 
La lingvo urdua: 171 milionoj da parolantoj! Historie riĉa. Kulture suka: poezio, muziko, filmo, kuirarto, vestaĵo, arkitekturo!
La prelego tuŝos diversajn aspektojn de la fenomeno urdua. Ni ankaŭ diskutos ĝian aktualan staton en suda Azio.



 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉