🖥 Tut Amerika Parlamento De Esperanto
20:00 - 22:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Renkontiĝo de amerikaj landoj

Internacia

Saluton al ĉiuj amerikaj landoj,

Ni alkalkulas je via partopreno.

François Lo Jacomo (estrarano de UEA) prelegos pri UNESKO.

----------------------------------------------

TUT-AMERIKA PARLAMENTO DE ESPERANTO (TAPE)

La argentina esperanto-movado, vidante ke dum la pasinta
TAKE estis malmulte da landoj reprezentitaj, ĉefe pro:

.ekonomiaj kialoj (manko da mono)
.problemoj por akiri vizojn
.manko da disponebla tempo por vojaĝi al TAKE

proponas la starigon de tiu helpa instrumento por plibonigi
la laboron de la Amerika Komisiono de UEA.


1) TAPE funkcios virtuale, se eblas, minimume du foje jare

2) TAPE havos nek Prezidanton, nek Sekretarion, nek Kasiston,
nek ian ajn similan postenon. Ĝi nur havos teknika(j)n organizanto(j)n
por prizorgi kaj prepari la virtualajn kunsidojn.
La Teknika(j) Organizanto(j) [T.O.]
estos lotumitaj inter la proponantoj de ĉiu amerika lando.
Ili (minimume du T.O.) daŭros 1 jaron en siaj postenoj, kaj oni
devas rotacii ilin inter la landoj. Landoj ne povas ripeti postenojn
(nur en kazo de manko de proponitaj T.O., eblos daŭrigi tiun laboron).

3) La unua kunsido de TAPE okazos la 10 de decembro 2023 (dimanĉo),
omaĝe al:

... la 69a-jariĝo kaj survoje al la 70a-jariĝo de la famega Rezolucio IV.1.4.422,
per kiu la Ĝenerala Konferenco de UNESKO rekomendis al sia
Ĝenerala Direktoro sekvi la evoluon de nia lingvo.

..la 75a-jariĝo de la Universala Deklaracio Pri Homaj Rajtoj (10a de
decembro, 1948)

Horaro:

20:00 UTC (oni proponas tiun horaron ĉar nia kontinento
havas multe da ili, kaj estas la plej averaĝa por ni ĉiuj).

Pere de Zoom:  ID 860 1970 2393 (ne bezonas pasvorton!!!)

https://us02web.zoom.us/j/86019702393

4) Konsisto de la TAPE

Ĉiu lando nomumos reprezentanton.
En lando kie ekzistas Landa Asocio de UEA, la natura reprezentanto
estas la Prezidanto de tiu respektiva Landa Asocio. Tamen, oni povus
proponi alian anstataŭanton, se necese.
En lando kie ne ekzistas Landa Asocio, sufiĉas ke la tieaj geesperantistoj
nomumu unu el inter ili.
En lando kie ekzistas nur unu esperantisto, li/ŝi aŭtomate reprezentos
tiun landon.


Plenumebla (provizora) listo de reprezentantoj:


Amerikaj landoj (2023)

Antigua y Barbuda--------> ...........................
Argentina ---------------> Prof. Gabriel Enrique Wagner (aŭ
anstataŭanto, se necese)
Bahamas------------------> ...........................
Barbados-----------------> ...........................
Belice ------------------> ...........................
Bolivia------------------> ...........................
Brasil-------------------> José Querino de Macêdo Neto (aŭ
anstataŭanto, se necese)
Canadá-------------------> D-ro Paul Hopkins (aŭ anstataŭanto, se necese)
Chile--------------------> José Antonio Vergara Olavarría (aŭ
anstataŭanto, se necese)
Colombia-----------------> Doniben Jimenez Jaramillo (aŭ anstataŭanto,
se necese)
Costa Rica---------------> Benjamín Álvarez Rodríguez (aŭ
anstataŭanto, se necese)
Cuba---------------------> Alberto Fernández-Calienes Barrios(aŭ
anstataŭanto, se necese)
Dominica
Ecuador
El Salvador
Estados Unidos-----------> Brandon Sowers(aŭ anstataŭanto, se necese)
Granada
Guatemala
Guyana
Haití
Honduras
Jamaica
México-------------------> Mallely Martínez Mateos(aŭ anstataŭanto, se necese)
Nicaragua
Panamá
Paraguay
Perú
República Dominicana
San Cristóbal y Nieves
San Vicente y las Granadinas
Santa Lucía
Surinam
Trinidad y Tobago
Uruguay-------------------> Alberto Barrocas(aŭ anstataŭanto, se necese)
Nicaragua
Venezuela-------------------> Ricardo Sousa Coutinho(aŭ anstataŭanto, se necese)


5) Fine de la unua kunsido, oni interkonsentos pri la sekvantaj paŝoj.

. dato de la venonta kunsido
. uzotaj kmputil-eblecoj (Zoom, Jitsi, Google Meets, kaj/aŭ similaj rimedoj)
.


Informis: Rubeno
rubensan15@gmail.com



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

rubensan15(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto