33-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro
Tradicia regiona evento okazas unuafoje ĉeeste post la pandemio

Loka

Partoprenu en la 33-a Ŝtata Esperanto Renkontiĝo la 20-an kaj 21-an de majo, denove ĉeeste en Niterojo!

33-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo

La Ŝtata Renkontiĝo estas la ĉefa evento ĉiujare organizita de AERĴ, kun la celo kunvenigi la esperantistojn de ŝtato Rio-de-Ĵanejro, stimuli la uzadon de Esperanto kaj ankaŭ prezenti la Internacian Lingvon al la ekstera publiko.
Ĉi-jare la evento revenas al la ĉeesta modelo en la urbo Niterojo kaj estas kunorganizata de Niteroja Esperanto-Klubo (NITEK) kun apogo de la Poliglota Klubo de Rio-de-Ĵanejro.

Respekto al Diverseco
En la nuntempo, la ĉeftemo estas oportuna: "Esperanto kaj la respekto al diverseco". Tiel, la evento markas la Mondan Tagon de Kultura Diverseco por Dialogo kaj Disvolviĝo, kiu estas celebrata la 21-an de Majo. La dato estis aprobita de la Universala Deklaracio de UNESKO pri Kultura Diverseco en 2001 kaj oficialigita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 2002. 
Provizora Programo
La evento enkalkulos prelegojn en la portugala kaj en Esperanto, prilingvajn kursetojn, artajn prezentaĵojn en publika placo kaj turisman promenadon. Kontrolu la provizoran programon ĉi-sube. Detalojn oni diskonigos baldaŭ.

Sabato (20/05)
08:30 - 09:00  Akceptado
09:00 - 09:10  Malfermo
09:10 - 10:00  "Esperanto kaj la respekto al Diverseco" - Marco Lucchesi - prelego en Esperanto kaj en la portugala.
10:00 - 12:00  Prilingvaj kursetoj - Poliglota Klubo de Rio-de-Ĵanejro
10:00 - 10:40  Prelego en Esperanto
11:00 - 11:40  "Neide, la damo de Esperanto" - Graça Thuler - prelego en la portugala.
12:00 - 13:00  Tagmanĝa paŭzo
13:00 - 15:00  Arta momento - artaj prezentaĵoj en Esperanto - aktivaĵo malferma al la publiko. Loko: Campo de São Bento, Alameda Edmundo de Macedo Soares e Silva, s/n - Icaraí, Niterói.

Dimanĉo (21/05)
09:00 - 12:00  Turisma promenado en Niterojo
12:00 - Fermo kaj tagmanĝo

Varbu kaj vestiĝu per Esperanto
La ĉi-jara Renkonto enhavas du eksterajn aktivaĵojn: artajn prezentaĵonj en publika placo, kie ankaŭ okazos informa agado pri Esperanto, kaj turisman promenadon. Kio pri partopreni tiujn aktivaĵojn vestante sin per belega Esperanta t-ĉemizo? Ni daŭrigas la kampanjon "Vestiĝu sin per Esperanto", tiel ke vi povas mendi unu aŭ pliajn t-ĉemizojn, elekti la grandon kaj bildon, kaj preni ilin okaze de la evento. Estas tre simple, sufiĉas plenigi la aliĝilon.

Aliĝo
Oni prefere aliĝu anticipe per la aliĝilo, por ke la eventa strukturo estutaŭge preparita.

Aliĝkotizoj estas la jenaj:
- Membro de AERĴ: R$20,00
- Ne-membro de AERĴ: R$ 30,00
- Vizitantoj: spontanea kontribuo

Pagoj estas eblaj per banka ĝiro aŭ depono al la jena konto:
Banco do Brasil
Agentejo: 2865-7
C/C: 420.822-6
Pix: disvastigo.aerj@gmail.com
​aŭ per kreditkarto per Pagseguro.

Post pago oni sendu la kvitancon al la retadreso disvastigo.aerj@gmail.com.

Lotumo
Fine de la evento oni lotumos inter la kontribuintoj la jenajn librojn:
1) "Vocabulário Pentalíngue/Kvinlingva Vortareto", de Fernando Pita kaj Maira Nobre pri la lingvoj franca, hispana, portuguala, angla kaj Esperanto
2) "Poesias escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso/Elektitaj poemoj de Brazila Esperanta Parnaso", organizita de Sylla Chaves kaj Neide Barros Rêgo, kun dulingvaj poemoj en Esperanto e en la portugala.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj