Afrika Centro Esperantista
ACE naskiĝis ĉirkaŭ la fino de la jaro 2005 kaj tute ekfunkciis en januaro 2006. Ĝi  efektivigas ĉiujn laborojn, kiajn Hans BAKKER faradis ĝis sia morto la 21an de januaro 2015. Tiu malapero de la patro de afrikaj esperantistoj neniel bremsas la laborojn de ACE, sed male, iel instigas la laborantojn pli alten porti la verdan grenon, kies semon Hans iniciatis en Afriko.

Ĝiaj ĉefaj taskoj estas:
  • organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn ekzamenojn Esperantajn proprajn au de aliaj Esperantaj Instancoj ekzamenaj ; 
  • trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontighojn en Afriko;
  • pliboniigi la esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantogologiajn studojn;
  • zorgi pri transapagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj;
  • plenumi taskojn de aliaj esperanto-organizajhoj rilate Afrikon kaj Esperanton;
  • eldoni verkojn de afrikanoj kaj promocii la afrikan kulturon père de Esperanto.

www.facebook.com/groups/837223229...
afrikacentro(ĉe)hotmaill.com
11. BP. 48 Lomé 11, Lomé, TG

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureGBEGLO Koffi


Kunadministranto(j)