Esperanto-Gården i Lesjöfors
La Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors (svede: Esperanto-Gården) estas Esperanto-domo, kursejo kaj junulargastigejhejmo en Lesjöfors (elparolu: Leŝefoŝ) en la sveda provinco de Vermlando, Svedio. Ĝin posedas internacia kooperativo kun individuaj membroj el multaj landoj. La kooperativo kunlaboras kun aliaj asocioj kaj estas membro de Sveda Esperanto-Instituto (SEI). Esperantlingve estis uzitaj diversaj nomoj, inter kiuj la kooperativa estraro decidis uzi la formon Esperanto-Gastigejo.

La Esperanto-Gastigejo fondiĝis en 1996, kiam Filipstad-a komunumo forvendis la terenon de iama maljunulejo kaj poste akceptejo por rifuĝantoj. E-G situas ĉe la 60-a latitudo norde, preskaŭ meze inter Stokholmo kaj Oslo. Iniciatinto kaj multjara mastro de E-G estas Lennart Svensson, Klipptorp. La loko ĝis nun plurfoje estis la okazejo de internaciaj Esperantaj renkontiĝoj, inter aliaj la E@I-seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003. En la jaro 2011 kaj 2014 tie okazis REF, la familia renkontiĝo.

Ĉiujare realiĝas internacia somera kurso en Esperanto-Gastejo en kiu eblas lerni la lingvon je pluraj niveloj. La kurso estas tradicie populara por familioj kun infanoj.

La gastigejo estas malfermita dum la tuta jaro por individuaj gastoj kaj por grupoj. La enspezoj de la ordinara junulargasteja agado financas la plutenon de la domo kaj agadojn por Esperanto. Interalie Esperanto-Gastigejo havas sufiĉe grandan kolekton de libroj kaj periodaĵoj ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj kaj konservas plurajn arkivajn materialojn. Esperanto-Gastigejo ankaŭ akceptas volontulojn dum la tuta jaro.

www.facebook.com/esperantogarden
Stiftelsevägen 1, 680 96 Lesjöfors, Lesjöfors, SE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureYves Nevelsteen


Kunadministranto(j)